Barbara Pietrzak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Pietrzak, Roterdamo 2007

Barbara PIETRZAK [pjetŝak], fraŭline: Agnieszka PRZYBYSZ (naskiĝis la 18-an de junio 1944 en Varsovio) estas pola radio-ĵurnalisto kaj esperantisto, komitatano, estrarano de UEA (ekde 2007) kaj akademiano (ekde 2011). Ŝi estas ankaŭ vicprezidanto de Pola Esperanto-Asocio (ekde 2013, en la jaroj 2011-2013 estrarano), ĉefredaktoro de Pola Retradio en Esperanto (ekde 2011) kaj Pola Esperantisto (ekde 2012). Krome, ŝi membras ankaŭ en la Akademio Literatura de Esperanto.

En la jaroj 20072013 ŝi estis Ĝenerala Sekretario de UEA.

Pietrzak eklernis Esperanton kiel skolto en 1958 kaj partoprenis la Infanan Kongreseton dum la jubilea UK en Varsovio en 1959. Membro de Pola Esperanto-Asocio, aktivulino de Pola Esperanto-Junularo kaj TEJO (1962-1965), interalie PEJ-sekretario kaj kunlaboranto de la PEJ-organo Tamen.

Ekde 1968 ŝi estis redaktoro kaj de 2000 ĝis 2007 la lasta estro de la Esperanto-redakcio de Radio Polonia, la poreksterlanda fako de Pola Radio. Kiam la mallongondaj elsendoj finiĝis kaj estis anstataŭigitaj per podkastaj programoj de Pola Radio komence de 2007, ŝi emeritiĝis kaj transdonis la estradon al Gabriela Kosiarska, sed daŭre helpis kaj kontribuis ĝis la ĉesigo de la elsendoj komence de 2011.

Post la plena ĉesigo de la E-podkastoj de Pola Radio, ŝi iniciatis – nun sendepende de Pola Radio – la pludaŭron de la E-podkastoj helpe de pluraj eksmembroj de la E-redakcio de Pola Radio. En 2011 komenciĝis regulaj elsendoj, du fojojn ĉiusemajne ĉe Pola Retradio en Esperanto.

En la organizita Esperanto-movado en Pollando ŝi reaktiviĝis en la 1980-aj jaroj, redaktante kelkajn numerojn de Pola Esperantisto. Komence de la 1990-aj jaroj ŝi fariĝis prezidantino de la pola IKUE-sekcio kaj oficis ĝis ĝia malfondiĝo. Ŝi estis ankaŭ estrarano de IKUE kaj redaktis la bultenon de la pola sekcio. Ekde 1995 individua membro de UEA.

Ŝia edzo estis Marek Pietrzak, fondinto de Pola Esperanto-Junularo kaj ĝenerala sekretario de TEJO.

Retaj ligiloj

greke artikolo "Barbara Pietrzak pretas resti en la estraro" de marto 2010 en la retejo libera folio