BeauSoleil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BeauSoleil en 2006

BeauSoleil [BO-so-le; eperante bela suno], estas Usona Kaĵuna muzikistaro kiu devenas de Lafayette, Luiziano, la membroj estas fratoj Michael Doucet (violonisto, kantisto) kaj David Doucet (gitaristo, kantisto), Jimmy Breaux (tirharmonikisto), Billy Ware (Frapinstrumentisto), Tommy Alesi (Frapinstrumentisto)), kaj Mitchell Fragmito (kontrabasito, violonisto).

BeauSoleil kombinas tradician kaĵunan muzikon kun elementoj de kontrea, blusa, kaj ĵaza muzikstiloj. Ĝi estas formita en 1975, tempo en Usono kiam etna muzikstilo kaj arto komencis gajni tutlandan intereson.