Belga Olimpika Komitato
La Belga Olimpika kaj Interfederacia Komitato (france Comité Olympique et Interfédérale Belge, nederlande Belgisch Olympisch en Interfederaal Comité, mallongigite COIB aŭ BOIC) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Belgio. Ĝi kreiĝis en 1906 kaj estis internacie agnoskita samjare. Kiel NOK, la Belga Olimpika Komitato celas subteni belgiajn atletojn, sporton en Belgio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Belgio. La ĝis la jaro 2012 sola tia evento estis la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno.
Eksteraj ligiloj
greke oficiala retejo (nederlande kaj france) greke paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato (angle kaj france)
|