Belorusa Popola Respubliko
Belorusa Popola Respubliko | |||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||
historia neagnoskita ŝtato • neagnoskita ŝtato • ekzilregistaro • popolrespubliko | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
parlamenta respubliko • soveta respubliko respubliko
| |||||||||||||||||||
rublo
| |||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
|||||||||||||||||||
Pereo:
|
5-an de januaro 1919 (elmigro de la registaro)
| ||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Belorusa Popola Respubliko estis la unua en la historio sendependa belorusa ŝtato kreita en 1918.
En septembro 1917, pro kreskanta potenco de bolŝevikoj, demokratiaj belorusaj politikaj partioj nomumis la Altan Konsilantaron de Belorusio, kiu estis ilia reprezentanto. La konsilantaro organizis de la 17-a ĝis la 31-a de decembro 1917 en Minsko la Unuan Tutbelorusan Kongreson. Dum ĝi oni subskribis la decidon pri rajto de belorusa nacio je memdecidado kaj sendependeco.
Belorusa Popola Respublika estis kreita la 25-an de marto 1918 en Minsko. Ĝi pretendis enhavi iamajn rusajn guberniojn: minskan, mogilevan, vicebskan, smolenskan, grodnan, vilnan, parte kovnan kaj volinan kaj helman, loĝatajn ĉefe de ukrainoj.
La registaro de Belorusa Popola Respubliko (la Popola Sekretariaro) agis dum la germana okupado. Ĝi estis agnoskita nek de bolŝevikoj, nek de germanoj. La registaro penis agnoskon kaj internacian apogon. Estis senditaj diplomatoj al Ukrainio, Litovio, Latvio, Pollando, Germanio, Svedio, Estonio, Francio, Bulgario. Germanoj unuflanke transdonis parton de la funkcioj al la registaro de Belorusa Respubliko - komercon, klerigadon, industrion, socian prizorgon kaj kulturon; aliflanke tamen ili malhelpis la agadon de la registaro. Bazo de la konstitucio estis priskribita en la dua leĝodona akto. La ŝtato estis agnoskita de Litovio, Estonio, Ĉeĥoslovakio, Finlando, Ukrainio kaj Turkio.
La estraro de Soveta Rusio volis ĉiumaniere likvidi tiun ŝtaton. La 1-an de januaro 1919 grupo de belorusaj komunistoj, apogata de la Ruĝa Armeo, anoncis en Smolensko kreon de Belorusa soveta socialisma respubliko. Vere sian ekziston Belorusa Popola Respubliko finis la 5-an de januaro 1919 kiam en Minskon eniris la Ruĝa Armeo.
La 27-an de februaro 1919 sur parto de la teritorio de Belorusa Popola Respubliko oni establis Litovan-Belorusan Socialisman Sovetan Respublikon.