Benjamin Lasnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Lasnier
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1999 (1999-04-02) (25-jaraĝa)
en Luksemburgo
Lingvoj francadanaangla
Loĝloko Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo kantisto • voĉaktoro • muzikproduktisto
vdr

Benjamin (Osvald) Lasnier (naskiĝis la 2-an de aprilo 1999, do nun 25-jara) estas dana kantisto kaj kantproduktanto, kiu naskiĝis en Luksemburgio, sed translokiĝis al Danio kiam li estis 7-jara. Li estas tutmonda fenomeno en sociaj retoj, kie li havas 5 milionojn da ŝatoj en Facebook, preskaŭ 1 miliono de partianoj en Instagram kaj pli ol 200.000 abonoj en Youtube. Benjamin Lasnier komence famiĝis pro simileco al la popkantisto Justin Bieber, poste li decidis elspezi sian vastan reton muzikante kaj eldonante libron. Benjamin Lasnier publikigis sian unuan unuopaĵon en 2014 (angle You've got my number, Vi havas mian numeron) kaj de tiam li eldonis plurajn unuopaĵojn kaj ankaŭ muzikalbumeton.

La kantisto ankaŭ gajnis plurajn premiojn, inkluzive de Kids’ Choice Awards de la televida kanalo Nickelodeon por "Dana Stelo de la Jaro 2016" (dane Årets Danske Stjerne i 2016).