Benoît Fould

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benoît Fould
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1792 (1792-11-21)
en Parizo
Morto 28-an de julio 1858 (1858-07-28) (65-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Beer Léon Fould vd
Patrino Charlotte Brull vd
Gefratoj Violette Fould • Louis Fould • Achille Fould vd
Edz(in)o Héléna Oppenheim vd
Parencoj Flore Singer • Zélie Ratisbonne • Elisa Ratisbonne vd
Profesio
Okupo politikisto • bankisto • artkolektanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BénédictBenoît FOULD estis franca bankisto, politikisto kaj artokolektisto naskiĝinta la 21-an de novembro 1792 en Parizo kaj mortinta la 30-an de julio 1858 en Saint-Germain-en-Laye.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de Beer Léon Fould, li fruaĝe taskis pri la administrado de la patra firmao (banko Fould-Oppenheim). Danke al sia konataro en la financa mondo, li obtenis en 1827 postenon en tribunalo kaj en ĉambro de komerco. La 14-an de februaro 1833, li estis proklamita deputito de la departemento Aisne : okazis tamen eraro en la oficiala censo de voĉdonoj, tiel ke Jean-Baptiste Harlé fine fariĝis deputito por la koncerna seĝo. Fould spertis pli bonan fortunon okaze de la baloto de la 14-a de majo 1834, kaj fariĝis deputito de Saint-Quentin.

Li voĉdonis plejofte konforme al la parlamenta majoritato, kun kiu li tamen kelkfoje malopiniis, precipe pri doganaj kaj industriaj aferoj. En 1835, li proponis amendon al la artikolo 573 de la leĝoprojekto pri bankrotoj, kaj parolis pri la ŝtata buĝeto. La sekvan jaron, li estis raportisto de la leĝoprojekto rilate al pluaj kreditoj de 1835. En 1837, li batalis kontraŭ la leĝoprojekto pri ŝparkasoj, kaj aktive partoprenis la parlamentajn debatojn pri sukeraj taksoj, fervojaj projektoj kaj ŝtataj elspezoj. Reelektita deputito la 4-an de novembro 1837 kontraŭ François Arago, li interalie esprimis sian opinion rilate al la leĝo pri bankrotoj, al la repago de ŝtatŝuldoj kaj al la buĝeto de la ministerio pri eksteraj aferoj. Li denove estis reelektita por plua mandato la 2-an de marto 1839.

Li estis membro de la centra izraelida konsistorio de Francio.

Li mortis la 30-an de julio 1858 kaj estis entombigita en la tombejo Père-Lachaise.

Portreto de la edzino de Benoît Fould, denaske Helena Oppenheim (1799-1880).

Edziĝinta al Helena Oppenheim, filino de Salomon Oppenheim, li adoptis siajn nevinojn de la familio Ratisbonne, Flore (estonta s-ino Singer), Zélie (estonta s-ino de Sourdeval) kaj Elisa (estonta s-ino Worms de Romilly).

Granda artokolektisto, li cetere estis la proprietulo de la kastelo de la Valo en Saint-Germain-en-Laye.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]