Berhida
El Vikipedio
Berhida estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Várpalota.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 5960
- Poŝtkodo: 8181
- Telefonprefikso: 88
Situo [redakti]
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Lepsény-Veszprém.
Historio [redakti]
Pri frue urbeto de la romianoj Cimbrianae estis tie. La unua skriba mencio devenis el 1082. En la komunumo estis trovita sigelilo de reĝo Géza la 2-a. La urbeto iĝis kampurbo en 1395. En 1532 parlamentado okazis. Baze de industriaĵoj en la proksima Várpalota industriaĵoj ekfunkciis en Berhida kaj en la najbara Peremarton. Ambaŭ komunumoj unuiĝis kaj urbiĝis sub nomo de Berhida. En 1985 tertremo okazis.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika Preĝejo de Ladislao la 1-a (Hungario) (Berhida)
- pli nova romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Berhida)