Bicsérd
Bicsérd [biĉErd], kroate Bičir estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szentlőrinc.
Bazaj informoj
- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 1030
- Poŝtkodo: 7671
- Telefonprefikso: 73
Situo
Bicsérd situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, meze de sakovojo. Szentlőrinc troviĝas 9, Pécs 18, Szigetvár 26, Harkány 28, Sellye 30 km-ojn.
Historio
La loĝata loko situis apud vojo de romianoj inter Mursa kaj Sopianae. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1262. Dum la turkoj la loĝantaro malpliiĝis. En 1886 la vilaĝo disiĝis je 2 partoj (Granda kaj Malgranda Bicsérd-oj). Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝojn. En 1950 la vilaĝoj reunuiĝis.
Vidindaĵoj
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1838
- golgoto
- fiŝkaptista lago
- festivaleto pri terpomo
Fama nomportanto
Dum la mondmilitoj Béla Bicsérdi estis motoro de la vegetaranismo en Hungario. Oni nomumis la vegetaranojn biĉerdistoj.