Bion de Smirno

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Bion de Smirno estis greka [bukoliko|bukolika]] poeto. Li naskiĝis en la antikva urbo Smirno de la regno Lidio en Malgrandazio (la hodiaŭa urbo Izmiro en Turkio) kaj agadis ĉirkaŭ la jaro 100 a.K..

Laŭ verko de iu instuito de Bion ("Priploro de Bion"), Bion vivis en Sicilio. Restis el lia bukolika verkaro 17 fragmentoj, kies objekto estas ĉefe la amo. la fragmentoj havas ludeman stilon, malofte teoreman.

Oni ligas la Bion - ekde la renesanco - la verkon de Epithaphios Adonidos (Priploro de Adonis), kiu havas troigitan kaj vigle priskribitan sentemon.