Bisaurri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bisaurri
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 183  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 0° 30′ O (mapo)42.49657630.5066156Koordinatoj: 42° 30′ N, 0° 30′ O (mapo) [+]
Alto 1 108 m [+]
Areo 63,193509 km² ( 631 9.3 509 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bisaurri (Provinco Ŭesko)
Bisaurri (Provinco Ŭesko)
DEC
Bisaurri
Bisaurri
Situo de Bisaurri
Bisaurri (Hispanio)
Bisaurri (Hispanio)
DEC
Bisaurri
Bisaurri
Situo de Bisaurri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bisaurri [+]
vdr

Bisaurri [biSAŬri] (aragone Bisagorri[1]Bisaúrri[2]​) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arasán.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Ribagorza, inter la samnoma rojo Bisaurri, kiu alfluas al la rojo Urmella siavice alfluanto de la rivero Ésera, kaj la rojo Gabás siavice same alfluanto de Ésera. Ĝi enhavas la loĝlokojn Arasán, Bisaurri (municipa ĉefurbo), Buyelgas, Dos, Gabás, La Muria, Renanué, San Feliu de Veri, San Martín de Veri, San Valero kaj Urmella. Ĝi limas norde kaj okcidente kun Castejón de Sos, sude kun Seira kaj Valle de Bardají kaj oriente kun Laspaúles. Oni parolas variaĵojn de la aragona, nome benaskesa.

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Bisaurri mem kiel sidejo de la municipo (1 108 msm)[3] estas je 135 km nordoriente de Huesca. Ĉiuj loĝlokoj de la municipoj estas komunikataj laŭ lokaj ŝoseoj kiuj kondukas al la ŝoseo N-260 aŭ Pirenea Akso el Aínsa okcidente al la provinco Ilerdo oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

San Martín de Veri.

La loknomo Arasán devenas de latina "Ara-Sancta" (Sankta Altaro) kaj estis loko de senjorlando de la cistera monaĥejo de Lavaix (Pont de Suert), laŭ dokumento de 23a de marto 1265. En 1571 ĝi pasis el episkopeco de Ilerdo al tiu de Barbastro.

En Dos estis kastelo jam en la 10-a jarcento.

Urmella estis menciita jam en la komenco de la 11-a jarcento.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Bisaurri kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 173 loĝantoj (2022).[4]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj. En Bisaurri estas boteliga fabriko de akvo el la fonto de Veri, en San Martín de Veri.[5]

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj ermitejoj, kelkaj el kiuj romanikaj (en foto de la tabelo tiu de Gabás), mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés en GEA
  2. de las Pueblas Rodríguez, Jesús Martín; Hidalgo Arellano, María Asunción (2008). Municipio de Bisaúrri. Toponimia de Ribagorza. Lérida: Editorial Milenio-Gobierno de Aragón. ISBN 978-84-9743-271-9.
  3. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
  5. San Martín de Veri

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bisaurri en la hispana Vikipedio.