Valle de Bardají

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valle de Bardají
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22451
Demografio
Loĝantaro 60  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 0° 28′ O (mapo)42.4363888888890.46583333333334Koordinatoj: 42° 26′ N, 0° 28′ O (mapo) [+]
Alto 873 m [+]
Areo 45,476928 km² ( 454 7.6 928 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Bardají (Provinco Ŭesko)
Valle de Bardají (Provinco Ŭesko)
DEC
Valle de Bardají
Valle de Bardají
Situo de Valle de Bardají
Valle de Bardají (Hispanio)
Valle de Bardají (Hispanio)
DEC
Valle de Bardají
Valle de Bardají
Situo de Valle de Bardají

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Bardají [+]
vdr

Valle de Bardají [BAlje debardaĤI] (oficiale kaj aragone Vall de Bardaixín,[1]katalune Vall de Bardaixín) estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Ribagorza, formata per la rojoj kiuj alfluas al la rivero Rialbo, siavice alfluanto de Ésera. El la elfluejo de Rialbo ĝi enhavas la loĝlokojn Esterún, Llert, Aguascaldas, Santa Maura kaj Biescas. Ĝi limas norde kun Bisaurri kaj Seira, okcidente kun Campo, sude kun Foradada del Toscar kaj Valle de Lierp, kaj oriente kun Torre la Ribera kaj Bisaurri. Oni parolas variaĵojn de la aragona.

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Llert mem kiel sidejo de la municipo (1 005 msm)[2] estas je 120 km nordoriente de Huesca. Ĉiuj loĝlokoj de la municipoj estas komunikataj laŭ lokaj ŝoseoj kiuj kondukas al la N-260 aŭ Pirenea Akso el Aínsa okcidente al la provinco Ilerdo oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Llert estis menciita dokumente jam en la jaro 958 laŭ la nomo Lert. Poste ĝi estis citita ankaŭ en 1023 kaj en 1140, ĉiam pro ekleziaj aferoj.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Valle de Bardají kie oni malaltiĝis el pli ol 200 loĝantoj komence de la jarcento ĝis nunaj 58 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj ĉefe de Sankta Stefano en Llert kaj ermitejo de Sankta Adriano ankaŭ en Llert, la romanika preĝejo de Biescas (en la foto de la tabelo), mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valle de Bardají en la hispana Vikipedio.