Valle de Lierp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valle de Lierp
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22451
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 60  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 0° 29′ O (mapo)42.3797222222220.47638888888889Koordinatoj: 42° 23′ N, 0° 29′ O (mapo) [+]
Alto 1 012 m [+]
Areo 32,758891 km² ( 327 5.8 891 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Lierp (Provinco Ŭesko)
Valle de Lierp (Provinco Ŭesko)
DEC
Valle de Lierp
Valle de Lierp
Situo de Valle de Lierp
Valle de Lierp (Hispanio)
Valle de Lierp (Hispanio)
DEC
Valle de Lierp
Valle de Lierp
Situo de Valle de Lierp

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Lierp [+]
vdr

Valle de Lierp [BAlje deLJERP] (aragone Vall de Lierp[1]Bisaúrri[2]​) estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valle de Lierp.

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Ribagorza, ĉirkaŭ la rojo Espluga, kiu alfluas al la rojo Rialbo siavice alfluanto de la rivero Ésera. Ĝi enhavas la loĝlokojn Egea (municipa ĉefurbo kun ĉirkaŭ 20 loĝantoj), Padarníu, Pueyo, Reperós, Sala, Serrate kaj la senhomejon Piniello. Ĝi limas norde kun Valle de Bardají, okcidente kun Foradada del Toscar, sude kun Isábena kaj oriente kun Torre la Ribera. La municipa teritorio de Valle de Lierp estas sur malgranda natura valo ĉe la monto Turbón kaj inter tiu kaj la montaro Chordal, kaj en ĝi hegemonias la disa loĝado. Tiukadre ĉiu domaro enhavas nur malmultajn domojn kaj fakte kelkaj el ili havas nur unu kampardomon.

Oni parolas variaĵojn de la aragona transira al kataluna. La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Egea mem kiel sidejo de la municipo (1 015 msm)[3] estas je 118 km nordoriente de Huesca. Ĉiuj loĝlokoj de la municipoj estas komunikataj laŭ lokaj ŝoseoj kiuj kondukas al la ŝoseo N-260 aŭ Pirenea Akso ĉe Campo okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Serrate.
Ruinoj de la preĝejo de Sala.

Fruaj literumadoj estis Lirb, Lerb, Lirp kaj Lierb. En Colección Diplomática de Obrarra estis mencio en dokumento de 1023:

Citaĵo
 Et ego Asnerus de Lirb, dono per síngulos annos in domo de sante Marie de Nocelias... 

[4]

Alia manuskripto de 1212 oni referencas al valo de Lierb kaj al kastelo en donaco de Petro la 2-a de Aragono. En alia dokumento de 1218 oni indikas, ke Guillermo Beranuy proponas al la monaĥejo de Sankta Viktoriano "aquella casa de Bertrando de Exea que está en el Valle de Lirb, con todas sus pertenencias" (domo de Bertrando de Egea en Valle de Lirb). Finfine en alia dokumento de 1296 de la sama monaĥejo oni citas la Valon de Lierp, percipimus ac percipere debemus in Valle de Lirp...

Pri Egea mem oni povas supozi loĝadon de vaskonojeŭskoj, ĉar la loknomo devenas de la eŭska vorto "etxa" (Eĉa] kiu signifas «domon».[5] La plej frua mencio estas de 1007 en donackontrakto rajtigita de Galindo, abato de la monaĥejo de Obarra, kie la loko estas menciita per la loknomo Sxechari. En pli modernaj dokumentoj la loko estas menciita kiel Exea aŭ Eixea.[5]

Ankaŭ ĉe Padarníu aŭ Padarniú (Paderniu en kataluna ribagorza kaj Padarnín en aragona) la loknomo ŝajne devenas de eŭska kun signifo de abatejo, kaj la plej frua mencio konata estas de la 6-a jarcento en kiu aperas la latinlingva esprimo "In terra hilardensi paternianico", kaj simile en dokumento de 1004 de la monaĥejo de Obarra oni menciis "in villa Paternini". En alia dokumento de 1092 seme oni mencias Padarníu pro ekleziaj aferoj.[6]

La loknomo de Serrate (Sarrat en aragona) devenas de la latina Serratus, monteto aŭ montareto. En mezepokaj dokumentoj ĝi estas menciita kiel Sarado, Sarrat, Serrat kaj Sarrad.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Valle de Lierp kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 53 loĝantoj (2022).[7]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj ermitejoj, kelkaj el kiuj romanikaj, mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés en GEA
  2. de las Pueblas Rodríguez, Jesús Martín; Hidalgo Arellano, María Asunción (2008). Municipio de Bisaúrri. Toponimia de Ribagorza. Lérida: Editorial Milenio-Gobierno de Aragón. ISBN 978-84-9743-271-9.
  3. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  4. Lierp, Valle de (29a de decembro 2008). «Breve historia -». www.vallelierp.es. Konsultita la 18an de aprilo 2021.
  5. 5,0 5,1 Lierp, Valle de (29a de decembro 2008). [1] en www.vallelierp.es. Konsultita la 13an de aprilo 2021.
  6. Padarníu
  7. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valle de Lierp en la hispana Vikipedio.