Blanka elmigrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Blanka elmigradorusa elmigrado estis la amasa elmigrado de rusoj dum la rusia interna milito (1917-1922). La aldono blanka devenas de la nomo blanka ruso, kiu indikas tiujn rusojn, kiuj kontraŭstaris la bolŝevikojn kaj ne akceptis la revolucion.

Granda parto de ili elmigris al Istanbulo, de kie la migrintoj disveturis al diversaj landoj. Plejmulto ekloĝis en Francio, kie multaj setlis en specifaj negocojprofesioj, kiel ekzemple rusaj restoracioj aŭ kiel muzikistoj.

Ligo de Nacioj oficiale registris 755,3 mil elmigrintojn el Rusio (datumoj de 1926). Ekzistas esploroj, kiuj taksas la nombron de la Blanka elmigrado je kvin milionoj, speciale se oni kalkulas tiujn rusojn, kiuj trovis sin en la teritorioj de la nove sendependaj ŝtatoj (Pollando, Finnlando, Ĉinio ĉe Harbino kaj aliaj) kaj preferis resti tie.

Multaj homoj, komence migrintaj kun la Blanka elmigrado, tamen baldaŭ revenis en Rusion. Ekzemple, tiel okazis pri kazakoj en Bulgario: en Burgas en 1922 estis fondita kazaka komunumo, en kiu estis pli ol 200 personoj; ĉe la fino de la 1920-aj restis nur 20 el ili, dum duono de la komenca konsisto revenis en sovetan Rusion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]