Boma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu urbojn Goma kaj Boma!

Boma estas grandurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Laŭ la indiĝenaj lingvoj la loknomo signifas: fortikaĵo.

Mapo, kie Boma estas trovebla en la okcidenta parto ĉe la maro

Bazaj informoj

Geografio

Boma situas sur ebenaĵo en la okcidenta sekcio de la lando. Teorie la urbo kuŝas laŭ dekstra bordo de Kongo, tamen ĝi estas ankaŭ marhaveno. Atlantiko situas 100, Kinŝaso 303, Lubumbashi 1711 km.

Katedralo de Boma
La iama stacidomo aŭ atendejo de la koloniestro en Boma

Historio

Sklavokomercistoj fondis la urbon en la 16-a jarcento. Inter 1886-1929 ĝi estis ĉefurbo de la lando, tiam nomataj Kongo Liberŝtato kaj Belga Kongo. Boma nuntempe estas la plej grava havenurbo de la lando, kiun profitas ankaŭ la maraj ŝipoj.

Ekonomio

Boma eksportas tropikajn lignojn, bananojn, kakaojn, kaj oleojn de palmoj.

Trafiko

Boma havas flughavenon kaj havenon. Ĉefvojoj kuras al Kinŝaso kaj al la maro, krome estas malpli grava vojo norden. Fervoja kontakto estas al Kinŝaso.

Vidindaĵoj

Fontoj