Borazĝan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

{{informkesto urbo

Borazĝan · برازجان
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Buŝehro
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110 567  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 16′ N, 51° 13′ O (mapo)29.2751.218888888889Koordinatoj: 29° 16′ N, 51° 13′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Horzono UTC+03:30
Borazĝan · برازجان (Irano)
Borazĝan · برازجان (Irano)
DEC
Borazĝan · برازجان
Borazĝan · برازجان
Situo de Borazĝan · برازجان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borazjan [+]
vdr

Borazĝan (perse برازجان) estas universitata urbego en la Provinco Buŝehro en suda Irano. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de distrikto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Borazĝan situas sur ebenaĵo inter Persa Golfo kaj Zagros-montaro 50 kilometrojn nordoriente de Buŝehro (provinca ĉefurbo) kaj 705 kilometrojn sude de Teherano (landa ĉefurbo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Borazĝan estas malnova loĝloko sub nomo Tavoke. Oni trovis ruinojn de palaco el la Aĥemenida Imperio. Dum invado de la araboj la urbo sensukcese rezistis, sed dum la islama periodo la urbo estis signifa. La urba municipo estis fondita en 1928, poste la urbo kreskis rapide pro enmigrado de vilaĝanoj kaj nomadoj de la ĉirkaŭa regiono kaj eksplodema naskofrekvenco de 4%. En Borazĝan vivis ankaŭ judoj, sed ĉiuj foriris post la islama revolucio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Borazĝan la plej grava okupiĝo estas nutraĵprilaborado, la plej grava estas du muelejoj pri farunoj. La plej granda silo en suda Irano funkcias en Borazĝan. Ĝi estis konstruita kun rusa helpo en 1971. Ĝi enhavas grenojn ekspeditan tie de la ĉirkaŭaj bienoj. La kultivado kaj enpakado de daktiloj estas ankaŭ gravega industrio. Krome oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo sezamojn, akvomelonojn, tabakojn kaj tomatojn kaj oni produktas tapiŝojn kaj plurajn tekstilojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Borazĝan estas seka kaj varma.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Borazĝan kruciĝas ĉefvojo inter Buŝehro kaj interno de la lando, krome la laŭmara ĉefvojo. Borazĝan ekzistas sen flughaveno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]