Bowness
| Bowness | |
| angle: Bowness | |
| kvartalo | |
|
Vido al Bowness, rivero Bow
|
|
| Oficiala nomo: Bowness | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Provinco | Alberto |
| Regiono | Kalgaria Regiono |
| Urbo | Kalgario |
| Transporto | - |
| - ŝoseo | Trans-Kanada Ŝoseo |
| Rivero | Bow |
| Situo | Bowness |
| - alteco | 1 080 m s. m. |
| - koordinatoj | 51°05′28″N 114°11′57″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 51.09111 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">51.09111°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Loĝantaro | 11 308 (2006) |
| Fondita | 1896 |
| Horzono | UTC (UTC-7) |
| - somera tempo | UTC (UTC-6) |
|
Situo enkadre de Alberto
|
|
|
Situo enkadre de Kalgario
|
|
| Retpaĝo: www.bowness.com | |
Bowness estas komunumo en okcidenta Kalgario. Ĝi estis aŭtonoma urbeto ĝis 1964, kiam Kalgario aneksis ĝin.
La kvartalon limas la rivero Bow norde kaj oriente, 16-a Avenuo sude, kaj Rapidvojo Stoney okcidente. Tuj trans la rivero estas la komunumo Montgomery, ankaŭ aŭtonoma urbeto ĝis Kalgario ĝin aneksis en 1963.
En la nordokcidento de la komunumo estas unu el la plej popularaj parkoj de Kalgario, Parko Bowness. La parko situas inter la rivero Bow kaj laguno, kaj ĝi estas populara loko por piknikoj, someraj sportoj, glitkurado (vintre), kaj boatumado. Ĝi estas parto de la granda urba reto de vojetoj por piedirantoj. Sudoriente ĝin apudas Parko Edworthy.
La komunumon Bowness reprezentas en la urbokonsilio de Kalgario magistratano de elektodistrikto 1, Dale Hodges.
La komunumo havas planon por regiona evoluo.[1]
Enhavo |
[redakti] Historio
La terenon ekokupis ranĉo en 1896[2].
John Hextall respondecis pri la planoj kiuj kondukis al la ekevoluo de vilaĝo kiu poste fariĝis urbeto. Hextall planis fari ĉi tie altklasan antaŭurbon de Kalgario. En 1911 li donacis iom da siaj terposedaĵoj al la urbo kaj kompense ricevis tram-aliron por Bowness.[3]
Kalgario aneksis Bowness en 1963.
[redakti] Bowness hodiaŭ
Depost la aneksado de Bowness ĝi devas lukti kun diversaj sociaj problemoj. Pro tio ke ĝi ekekzistis kiel aŭtonoma komunumo, al Bowness mankas multo de homogeneco, kiun havas multaj el la pli novaj antaŭurbaj kvartaloj de Kalgario. Rezulte Bowness estas multe pli vigla kaj interesa komunumo ol la plimulto de tiuj rande de Kalgario. Bedaŭrinde, tio ankaŭ kontribuis al sociekonomikaj problemoj en la komunumo (inter ili krimaj agoj[4]), kie vivas kaj riĉaj kaj malriĉaj loĝantoj. Frapa diferenco videblas inter la riĉulaj domoj laŭ la Bow kaj la iamaj domoj de la militistaro, nur kelkaj stratoj for.
[redakti] Demografio
En 2006 loĝis en la kvartalo 11.038 homoj.[5] Loĝantoj de ĉi tiu komunumo havis mezan familian enspezon de CA$ 40.468 en 2000, kaj 24,1% de la loĝantoj estis malalt-enspezaj.[6] En 2000, 12,7% de la loĝantoj de Bowness estis enmigrintoj al Kanado. 30% de ĉiuj konstruaĵoj uziĝis kiel kundomaroj aŭ apartamentaroj, kaj 45,6% de la loĝspaco estis luita.[7]
[redakti] Edukado
La plimulto de la mezlernejaj lernantoj de Bowness frekventas Mezlernejo Bowness, kiu konstruiĝis ankaŭ la aneksiĝo. La publikaj submezlernejoj kaj bazlernejoj estas Thomas B. Riley Malsupera Mezlernejo, Bazlernejo Belevedere Parkway, Bazlernejo Bowcroft, kaj Bazlernejo R. B. Bennett (fermita en 2004). Ankaŭ estas unu katolika lernejo por bazlernejanoj kaj submezlernejanoj, Our Lady of the Assumption.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- ↑ Bowness Area Redevelopment Plan. Elŝutita la 2007-05-09 .
- ↑ Bowness Historical Society
- ↑ Bowness Community Association. Elŝutita la 2005-05-14 .
- ↑ Calgary Police - Krimostatistikoj laŭ komunumo
- ↑ Community Population Comparison. Elŝutita la 2007-05-09 .
- ↑ Ward 1 Profile. Elŝutita la 2007-05-09 .
- ↑ Bowness Community Statistics. Elŝutita la 2007-05-09 .
[redakti] Eksteraj ligoj
| Scenic Acres | Silver Springs | Varsity | ||
| Greenwood-Greenbriar | Varsity | |||
| Olimpika Parko | Cougar Ridge | Montgomery |