Brando
Brando estas alkohola trinkaĵo, farita per distilado de alkoholhava likvo (ekzemple vino) aŭ de fermentintaj greno, fruktoj k.a.:
- absinttrinkaĵo
- bagasbrando
- citronbrando
- ĉerizbrando
- ĝino
- juniperbrando
- kalvadoso
- karvi-brando
- kirŝo
- konjako
- merizbrando
- Paĉarano
- pingo
- prunbrando: cuiko (en Rumanio), slivovico
- rumo
- ŝnapso
- terpombrando
- tekilo
- viskio
- vodko
ktp.