Juniperbrando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nederlanda juniperbrando el greno
La fruktoj de junipero

Juniperbrando estas alkoholaĵo kiun oni produktas en Belgio, Nederlando kaj Francio. En Germanujo ĝi nomiĝas "Wachholder" aŭ "Wachholderschnaps". Sub la nomo Borovička ĝi estas produktata en Slovakio kaj Ĉeĥio. En Slovakio ĝi estas eĉ nomata "nacia trinkaĵo".

Origine temas pri malta trinkaĵo al kiu oni aldonis bongustigaĵojn kiel suko de juniperaj beroj. Ekde la fino de la 19-a jarcento juniperbrando ofte ankaŭ enhavas industrie produktitan etanolon.

Origino[redakti | redakti fonton]

Jam dum la Mezepoko oni scipovis produkti alkoholaĵojn, ĉefe brandojn en la regiono. Ĉar oni kredis ke la distilaĵoj helpus kontraŭ malsanoj kiel la pesto, oni komencis aldoni herbojn al la trinkaĵo. Ĉefe la versio al kiu oni aldonis juniperon famiĝis. Post iom da tempo por la produktado de tia brando oni ne plu uzis bieron, sed fermentitan grenaĵon.

Ekzakte kiam oni eknomis la trinkaĵon juniperbrando, ne estas konata. Ebla klarigo estas ke profesoro Franciscus Sylvius ĉirkaŭ 1660, provante trovi kuracilon, distilis juniperan trinkaĵon kiun li nomis genièvre, la nomo momente uzata por la trinkaĵo en la Franca lingvo.

Danke al Vilhelmo la 3-a, kiu dum sia Angla reĝado provis stimuli la komercon kun la Nederlandoj per favoraj impostoj, juniperbrando ankaŭ populariĝis en Anglio. Tie ĝi ekhavis la nomon ĝino. Anglaj distilistoj provis imiti la juniperbrandon, sed al ili mankis la ĝustan recepton. Tial temas nuntempe pri trinkaĵo kun apartaj konsisto kaj gusto.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Klasika preparado[redakti | redakti fonton]

La bazaj krudmaterialo por prepari klasikan juniperbrandon estas hordeo, sekalo kaj maizo. La hordeon oni en distilejo prilaboras ĝis kiam ekestas malto. Dum la procezo enzimoj liberiĝas kiuj transformas amelon al sukero. La malton oni poste miksas kun akvo kaj la ameloriĉaj ingrediencoj maizo kaj sekalo. Al la tiel akirita miksaĵo oni poste aldonas giston. La malto-enzimoj transformas la amelon en sukeron; la gisto transformas la sukerojn en alkoholon. La alkoholriĉa substanco kiu tiel estiĝas nun povas esti distilita.

Post la unua distilado ekestas bazkvalita alkoholaĵo (alkohola elcentaĵo ĉirkaŭ 20%). La vendo de la brandrestaĵo de tiu ĉi distilado por uzi kiel nutraĵo por porkoj igas la produktadon de juniperbrando relative malmultekosta. Post distilado de la bazkvalita alkoholaĵo ekestas mezkvalita alkoholaĵo (alkohola elcentaĵo ĉirkaŭ 30%). La rezulto de la tria distilado estas kvalita alkoholaĵo: malta vino (46,5%).

Al la baza malta vino produktantoj aldonas krom juniperaj beroj diversajn herbajn miksaĵojn laŭ sekreta receptaro. Eventuale la juniperbrando povas ankoraŭ maturiĝi en lignaj bareloj.

Moderna preparado[redakti | redakti fonton]



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]