Briareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Briareo
Hekatonkiroj
Verko La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo
Informoj
Eble sama Aegaeon
Sekso vira
Patro Urano
Patrino Geo
Gefratoj Kotoso • Gyges
Edzo/Edzino Cymopoleia
Infanoj Oeolyce • Sikanos • Aetna
vdr

Briareo (helene Βριαρεως, Briareôs , latine Briareus) estis en la helena mitologio unu el la teruraj kvindekkapaj, centmanaj gigantoj, kies patrino estis diino de la tero Gaja kaj patro dio de la ĉielo Urano. De homoj li estas ankaŭ nomata Aigaiono, (helene Αἰγαίων, Aigaíōn , latine Aegaeon)

Ili estis fratoj Hekatonkiroj (laŭvorte Centmanaj) nomataj Koto, Briareo kaj Gieso kaj estis senperaj fratoj de Titanoj kaj antaŭuloj de Kiklopoj. Onidire ili estis fieraĉaj kaj tiel malbelaj, ke eĉ ilia patro ne povis rigardi ilin. Pro tio tuj post ilia naskiĝo li ĵetis ilin en profundojn de la tero kun strikta malpermeso eliradi eksteren.

Tio ekkoleris ilian patrinon, ke ŝi petis la plej junan el Titanoj, Kronon, ke li pro tio punu Uranon kaj senigu lin de la regado. Krono tion faris kaj proklamis sin mem reganto, sed Hekatonkirojn li ne liberigis, ĉar li timis ilian forton.

Tion faris nur Zeŭso, kiu pli malfrue ribelis kontraŭ sia propra patro, Krono. Hekatonkiroj por tio helpis al li en bataloj kontraŭ Titanoj kaj post ilia malvenko kaj ĵeto en profundojn de la Tartaro ili fariĝis gardantoj de ilia prizono.

En kelkaj helenaj mitoj oni asertas, ke t.n. "Kolonoj de Heraklo" origine nomiĝis "Kolonoj de Krono" kaj pli malfrue "Kolonoj de Briareo". Ili onidire estis nomataj laŭ giganto, kies poteco atingis ĝis ili. Kiam oni Briareon forgesis, la kolonoj estis nomataj laŭ Heraklo. Sed oni ne forgesu cirkonstancon, ke ankaŭ Heraklo estis en komenco nomata Briareo.

Pri preciza fiziognomio de Hekatonkiroj ne estas imagoj. Nek en antikva tempo, nek en la moderna ili ne estis bildigitaj.

Briareo - filo de Pozidono[redakti | redakti fonton]

Aŭ alia versio de la mito, aŭ alia persono estas Briareo, kiun homoj nomis Aigaiono. Laŭ Homero li ankaŭ estis malbela centmana giganto, kies patro estis mara dio Pozidono. Li obeis alvokon de la diino Tetiso kaj alrapidis Olimpon en momento kiam la plej altan dion Zeŭson la dioj Hero, Atena kaj Pozidono volis katenigi kaj detronigi.

Kiam la ribeluloj ekvidis la malbelan giganton rigidiĝis kaj maltenis ŝnurojn. Laŭ la alia fonto Zeŭso jam estis katenita kaj Briareo per siaj cent manoj malnodigis ŝnurojn kaj la regnestron liberigis kaj savis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Briareós