Bruce Beutler
Bruce Beutler | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Bruce Beutler |
Dato de naskiĝo | 29-a de decembro 1957 |
Naskiĝloko | Ĉikago, Ilinojso |
Aĝo | 66 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | imunologo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Premio Balzan, Albany Medical Center Prize, Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, William B. Coley Award, Grand Prix Charles-Leopold Mayer, Stanley J. Korsmeyer Award, Robert Koch Prize, Premio Shaw pri Vivscienco kaj Medicino, Fellow of the AACR Academy, Clarivate Citation Laureates [+] |
Retpaĝo | http://www.utsouthwestern.edu/labs/beutler/ [+] |
Portalo pri Homoj | |
Bruce Beutler (naskiĝis la 29-an de decembro 1957 en Ĉikago, Ilinojso) estas usona imunologo. La 3-an de oktobro 2011 li kun la kolega sciencisto Jules A. Hoffmann estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj, dum la kolego Ralph M. Steinman ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.
Bruce Beutler laŭ la stato de oktobro 2011 estas direktoro de esplora centro en universitata medicina centro en Dallas, Teksaso. Li antaŭe estis profesoro kaj gvidanto de la departemento pri genetiko de la esplorinstituto The Scripps Research Institute en La Jolla, Kalifornio, Usono. Lia patro, la germandevena hematologo Ernest Beutler, ankaŭ estis profesoro kaj departementa gvidanto en la esplorinstituto. Bruce Beutler apartenas al la juda kredo.