Bruck an der Leitha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruck an der Leitha
Blazono
Blazono
Bruck an der Leitha (Aŭstrio)
Bruck an der Leitha (Aŭstrio)
DMS
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
Ŝtato  Aŭstrio
Federacia lando Malsupra Aŭstrio
Distrikto Bruck an der Leitha
Urborajtoj
Koordinatoj 48°01′30″N 16°46′45″O  /  48.025°N, 16.77917°O / 48.025; 16.77917 (Bruck an der Leitha) (mapo)
Alto super la marnivelo 156 m
Areo 23,81 km²
Loĝantaro 7,670 (stato 2010-01-01)
Loĝdenso 322 loĝ./km²
Poŝtkodo 2460
Telefona antaŭkodo 02162
Oficiala kodo 3 07 04
Urbestro Richard Hemmer
Partio de komunumestro SPÖ
Adreso de la administrejo Hauptplatz 16, 2460 Bruck an der Leitha
Partneraj urboj Bruckmühl
Komunuma retejo www.bruckleitha.at
vdr

Bruck an der Leitha [bruk anda lajta] estas urbo de 7.670 loĝantoj (2010) en Malsupra Aŭstrio. Ĝi situas 35 km oriente de Vieno kaj samdistance sudokcidente de Bratislavo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma distrikto.

Tra Bruck pasas vojo B10 (Budapester Strasse); norde-oriente preterpasas aŭtovojo A4 (Vieno – Hungario), de kiu nord-oriente debranĉiĝas aŭtovojo A6 al Bratislavo. Rivero Leitha trafluas la urbon de sud-okcidento al nord-oriento. Ĝi nome distingas la urbon disde Bruck an der Mur.

Fervoje Bruck situas ĉe la internacia linio Vieno – GyörBudapeŝto. Por mallongdistanca trafiko ĝi estas finstacio de linio S60, kiu iras okcidenten al Vieno. Orienten estas fervoja ligo al Parndorf kaj plu al Bratislavo, HegyeshalomNeusiedl am See.

Entrepreno en Bruck estas la plej granda produktanto de planta dizeloleo en Aŭstrio.