Brundorsa solulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brundorsa solulo
Brundorsa solulo
Brundorsa solulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Myadestes
Specio: M. occidentalis'
Myadestes occidentalis
(Stejneger, 1882)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brundorsa soluloBrundorsa miadesto (Myadestes occidentalis) estas mezgranda birdo de la familio de turdedoj. Kiel membro de la genro Myadestes, la Brundorsa solulo estas tre proksima parenco de la aliaj turdoj kiuj kunhavas la komunan nomon de "solulo." Ĝi estas mezgranda, ĉirkaŭ 21 cm longa. Ĝia korpo estas ĉefe bruna kun kelkaj grizaj markoj.

Habitato kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas relative komuna en la montoj de Meksiko kaj norda Centrameriko. Ĝi troviĝas ĉefe en duonfalfoliaj montarbaroj, inklude miksita de pinoj kaj kverkoj. Ĝi troviĝas ofte ĉe riveroj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La kanto de la Brundorsa solulo estas “crescendo” de akcelaj notoj, ofte priskribitaj kiel flutecaj aŭ sonorilecaj. Tiu specio havas ankaŭ ĉirpan, metalecan alvokon kaj skrapan alarmalvokon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Howell, Steve N.G., and Sophie Webb. "A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America." Oxford University Press, New York, 1995. (ISBN 0-19-854012-4)