Bryan (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bryan (Texas))
Bryan
urbo de Usono • kantona sidejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83 980  (2020) [+]
Loĝdenso 711 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 40′ N, 96° 22′ U (mapo)30.6656-96.3667Koordinatoj: 30° 40′ N, 96° 22′ U (mapo) [+]
Alto 114 m [+]
Areo 118,170039 km² (1 181 7.0 039 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Bryan (Teksaso)
Bryan (Teksaso)
DEC
Bryan
Bryan
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Bryan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bryan, Texas [+]
vdr


Bryan estas urbo en orienta, meza parto de Teksaso, Usono, en la kantono Brazos. Ĝi estas administra centro de la kantono ekde 1843.

Situo de Bryan en Teksaso kaj en la distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Interna urboparto de Bryan

Bryan situas sur ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la meza parto de Teksaso. Houston troviĝas 148, Austin 167, San Antonio 267, Dallas (Teksaso) 272 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo elformiĝis en la 1820-aj jaroj, oni oficiale fondis ĝin en 1855. Oni nomis ĝin post William Joel Bryan, kiu heredis la areon de la urbo fare de sia onklo Stephen F. Austin (fondinto de Teksaso). Bryan kreskis rapide, kiam la fervojo alvenis en 1860. La urbo estas grava agrikultura centro kun kotonkultivado, kortbirda kaj laktoproduktado. En 2009 fajro okazis en kemia uzino kaŭzante negravajn spirajn problemojn. 500 homoj estis evakuitaj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Juĝejo de Brazos
Biblioteko en Bryan

Bryan havas regionan flughavenon. 3 ĉefvojoj kuras el Bryan (la plej grava al Houston). Trajnoj kuras al al Dallas kaj Houston. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Bryan la temperaturo averaĝe varias inter 17-27 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 36 °C. Inter oktobro-aprilo ofte frostas. Jare pluvas po 1008 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en majo, malkulminas en februaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • biblioteko de 1902
  • Tie funkcias Allen Academy, proksime agrikultura kaj teknika universitato (1876), Agrikultura Eksperimenta Stacio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Bryan en la meza parto de Teksaso