Budapeŝta Ŝtata Operejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Budapeŝta Ŝtata Operejo
Ornamaĵoj en la operejo
Internaĵo de la operejo

La Budapeŝta Ŝtata Operejo estas la plej grava operejo de Budapeŝto situanta laŭ la plej impona avenuo de la ĉefurbo.

Historio

En la tiama Pest ekde 1872 oni okupiĝis pri memstara operejo. Delegitoj petis permeson de Francisko Jozefo la 1-a pri la konstruado, kiu jesis, kaze de la operejo estos malpli granda, ol tiu domo de Vieno. La inaŭguro okazis en 1884. La imperiestro diris: vere tiu domo estas malpli granda, ol en Vieno, sed pli bela. Dekomence Francisko Jozefo havis apartan niĉon por ĝui la prezentadojn.

La konstruaĵo havas longon 113 m, larĝon 59 m, alton 51 m. En 1896 pretiĝis ankaŭ la metroo, kiu havas tie haltejon.

Komence la direktoro estis Ferenc Erkel. Inter 18881891 la dirigento estis Gustav Mahler, kiu faris gloran epokon de la operdomo. Komence de la socialismo sukcesa kampanjo estis, sekve ankaŭ simplaj laboristoj vizitadis la prezentaĵojn. Longe estris la operejon Emil Petrovics.

En la 1970-aj jaroj tie kantadis ekzemple Mario del Monaco, Nicolai Gedda, Theo Adam, Grace Bumbry, Montserrat Caballé, Tito Gobbi, Plácido Domingo kaj José Carreras.