Montserrat Caballé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Montserrat Caballé

Maria de Montserrat Viviana Concepción CABALLÉ i FOLC (Barcelono, 12-a de aprilo 1933) estas kataluna kantistino de opero. Post 12 jaroj da studado en la Liceo de Barcelono ŝi ekkantas en la kompanio de opero de Basileo en 1956, kie ŝi premieros per la interpretado de Mimí en La Bohème. Ŝia repertuaro fariĝas pli ampleksa kaj en 1962 ŝi reiras al Barcelono kaj kantas en la Liceo. En 1964 ŝi edziĝas al la tenoro Bernabé Martí.

Sed ŝia famo disvastiĝas post granda sukceso en 1965, kiam ŝi anstataŭas malsanan Marilyn Horne, en la versio de Lucrezia Borgia en la Carnegie Hall de Novjorko. Post tio la sukcesoj multiĝas.

Montserrat Caballé kantas pli ol okdek operajn rolojn, el la baroka opero ĝis verkoj de Giuseppe Verdi, Richard WagnerRichard Strauss. Krome, ŝi ofte kantas hispanajn popolajn kantojn. Ŝi famiĝis en aliaj rondoj per la interpretado kun Freddie Mercury de la kanzono Barcelona, himno de la Olimpikaj Ludoj de 1992.

Ŝi estas tre aprezata pro la kvalito de sia voĉo, pura kaj potenta, pli ol pro siaj aktoraj kapabloj.