Bukobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bukoba estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Kagera.

Ĝi situas ĉe la okcidenta bordo de Viktoria Lago; ĝian loĝantaron oni taksas je 50.000, je la censo de 2002 la urba parto de distrikto Bukobo Urba havis 59.157. Ĝiaj koordinatoj estas 1°19′30″S 31°49′12″O  /  1.325°S, 31.82°O / -1.325; 31.82 (Bukobo)Koordinatoj: 1°19′30″S 31°49′12″O  /  1.325°S, 31.82°O / -1.325; 31.82 (Bukobo), ĝia alto super maro estas 1.134 metroj (alto de la lago).

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam longan tempon. Kiam en la 1970-aj jaroj oni konstruis novan havenon, oni trovis fornojn por fandado de fero, kiuj aĝis ĉ. 2000 jarojn.

La nuna nomo Bukoba deriviĝas de la etno Koba, praloĝantoj de la regiono; ĝi miksiĝis kun la etno Haja, kiu venis de nordo.

En 1890 Eduard Schnitzer (Emin Paŝa), silezi-devena brita administranto, fondis bazon en Bukoba, tiam fiŝkaptista vilaĝo. Ĉ. 1900 la urbon ekposedis Germanio kaj konstruis fortikaĵon. Malgraŭ la agrabla klimato la intereso de germanaj setlantoj kaj komercantoj estis malgranda. Kultivado de kafo prosperigis la regionon, kaj la hajaj loĝantoj estis konsiderataj la plej riĉaj loĝantoj de la kolonio. Tiel restis ankaŭ dum la brita regado post la unua mondmilito.

Post la sendependiĝo en 1961 la ekonomia signifo de la urbo malkreskis, interalie pro malaltiĝo de la prezo de kafo en la monda merkato.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bukobo estas la dua plej granda tanzania haveno ĉe Viktoria Lago, post Mwanza. Ekzistas prama kaj avidiala trafiko al Muvanzo, translima prama trafiko al Entebbe kaj translima busa trafiko al Kampalo en Ugando.

La kultivado de kafo karakterizas la urbon. Plej gravaj dungantoj en la urbo estas la kafo-prilaborejoj TANICA kaj BUKOP.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pro la milda klimato la urbo estas agrabla por turistoj. Ĝiaj trafikaj ligoj al Mwanza, Ruando kaj Ugando igas ĝin graca trafika nodo.

Turisma celo estas ekzemple la Bunena-kirko, novgotika, konstruita en 1913 de katolikaj misiistoj. Proksime de la haveno restas kelkaj pliaj konstruaĵoj el la germana kolonia tempo, inter ili la eksa fortikaĵo Boma. Ĉe la lago estas ne nur haveno, sed ankaŭ sabla plaĝo. Tamen la vidindaĵoj estas turisme malpli allogaj ol la agrabla klimato kaj afabla etoso.