Bukovec (Kroatio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bukovec, hungare Bükkösd (foje Bükkösdhegy) estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje, en municipo de Selnica.

Bazaj informoj

Loknomo

La historia hungara loknomo estis preskaŭ la sama, ol la kroata. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan hungaran loknomon.

Situo

Bukovec situas sur deklivoj. Selnica troviĝas je 4, Čakovec je 13 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1478 en formo "Bwkowecz". La kampoj longe apartenis al estroj de Csáktornya. Ĝis Traktato de Trianon Bükkösd apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste denove de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵoj