Bulbizaro
El Vikipedio
| Bulbizaro | |
| Nomo en diversaj lingvoj | |
|---|---|
| Japana | フシギダネ Fushigidane |
| Germana | Bisasam |
| Franca | Bulbizarre |
| Pokedeksoj | |
| Pokedekso | 001 |
| Johto | 226 |
| Hoenn | 203 |
| Trajtoj | |
| Speco | Sema pokemono |
| Alteco | 70 cm |
| Pezo | 6,9 kg |
| Generacio | Unua |
| Evoluas en | Herbizaro Unua |
| Stato | Baza |
| Tipoj | Herba Venena |
| Kapableco | Herba helpo |
Bulbizaro (japane フシギダネ Fushigidane, germane Bisasam, france Bulbizarre) estas unua-generacia pokemono de tipo herba kaj venena. Ĝia pokedeksa numero estas 1.
[redakti] Nomdeveno
Ĝia angla nomo, Bulbisaur, devenas el unuigo de la angla vorto bulb (bulbo) kun la greka vorto σαῡρος sauros (lacertulo).
Ĝia japana nomo, フシギダネ Fushigidane, devenas el unuigo de la vortoj 不思議 fushigi (misterulo) kaj 種 tane (semo).
Ĝia germana nomo, Bisasam, devenas el unuigo de la vortoj bisamratte (ondatro) kaj samen (semo).
Ĝia franca nomo, Bulbizarre, devenas el unuigo de la vortoj bulb (bulbo) kaj bizarre (stranga).
[redakti] Evoluo
Bulbizaro evoluis en Herbizaro je nivelo 16, kiu evoluis en Florizaro je nivelo 32.