Bunkromuzeo Frauenwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bunkromuzeo Frauenwald
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Turingio
Koordinatoj 50° 36′ 23″ N, 10° 50′ 47″ O (mapo)50.606310.8464Koordinatoj: 50° 36′ 23″ N, 10° 50′ 47″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Bunkromuzeo Frauenwald (Germanio)
Bunkromuzeo Frauenwald (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Bunkromuzeo Frauenwald (Turingio)
Bunkromuzeo Frauenwald (Turingio)
DEC
Map
Bunkromuzeo Frauenwald
vdr

Interesa Bunkromuzeo (germane Bunkermuseum) en eksa GDR-bunkro troviĝas en Frauenwald.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sub la kaŝnomo kostumfesto konstruitis de 1973-75 bunkro sub la grundo de la arbara hotelo Rennsteighöhe. La 3600 m² granda, per plurajn metrojn dika tavolo el betono kaj tero kovrita bunkro aranĝitis sub plej eble granda sekretigo. Por nefuroro de la ŝarĝaŭtoj-kolonoj oni paralele starigis feriadan hejmon por la dungitoj ĉe akvoenergiaj entreprenoj. Pluse estis proksime granda konstruejo akvoenergia: la barigo de Schönbrunn. La koncepto de kamuflado kaj trompado perfektiĝis. Per modernegaj sistemoj (ankaŭ de telekomunikado) kaj hermetika fermebleco de la bunkrejoj travivo por la daŭro de unu jaro eblus, en la kazo de atomatako por la daŭro de almenaŭ 6-8 tagoj.

Post 1989[redakti | redakti fonton]

Post la Turniĝo la bunkro komplete perdis sian funkcion. Partoj de ĝi kiel ankaŭ la milita sekurigtekniko ankoraŭ antaŭ la reunuiĝo malmuntitis. Estis planoj de Bundesvermögensverwaltung vendi la tuton, sed finfine pretiĝis la najbara hoteliestro investi kaj fari planojn por turisma ekspluato. Ek de tiam ĝi estas ŝatata ekskursocelo, ankaŭ por skikurantoj dumvintre pro la laŭlonge kondukanta idilieca skikulko sur eksa fervoja taluso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]