Burg Schreckenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burg Schreckenstein
romanserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Oliver Hassencamp
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
vdr

Burg Schreckenstein [burk ŜREknŝtajn], burgo "ŝtono de teruro", estas en Germanlingvio aparte sukcesa serio de porjunularaj libroj de Oliver Hassencamp pri fikcia internulejo en samnoma mezepoka burgo. El la origine germanlingva serio inter la jaroj 1959 kaj 1988 publikiĝis 27 volumoj, tradukitaj al la angla, ĉina, hispana, nederlanda kaj taja.

en la kinejaj filmoj la internulejon bildigas la burgo Taufers en Sand in Taufers, Sud-Tirolo

En oktobro 2016 kaj decembro 2017 publike ekprezentiĝis du kinejaj filmoj pri la temoj de la romanoj. Tie la internulejon bildigas la burgo Taufers en Sand in Taufers, Sud-Tirolo - ankaŭ tie estas Germanlingvio kaj principe la fikcia internulejo vere povus situi ankaŭ tie.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La serio priskribas la aventurojn de la lernejanoj de nur-knaba lernejo, kiu pro manko de lerneja spaco en fikcia germanlingva urbeto Neustadt ("novurbo") devas translokiĝi en la mezepokan burĝon Schreckenstein for de ĉia proksima loĝloko kaj tial vole-nevole iĝas internulejo. La knaboj tre impresiĝas pri la nova ĉirkaŭaĵo plene de antikvaj memoraĵo de la mezepoka vivo, kaj en la nova kunviveco - ne nur multe pli proksime al la kunlernantoj sed ankaŭ al la instruistoj - la knaboj idealismo decidas vivi laŭ kio ili supozas esti la malnovaj idealoj de la mezepokaj kavaliroj: vivi juste, malmensoge kaj "kavalire". Koresponde la knaboj mem eknomas sin "kavaliroj".

Daŭra temo estas la konstanta, sed amikema lukto kontraŭ la lernejaninoj de la knabina internulejo Schloss Rosenfels [ŝlos RO:znfels], "kastelo rozoroko" en formo de kutime noktaj vagadoj kun malicrtaj agoj. Sed ofte la knabaj "kavaliroj" ankaŭ konkuras kontraŭ la lernejanoj de la du hejmurbaj knabaj lernejoj Ebert kaj Franz-Josef, aŭ penoj de la knaboj defendi sian reputacion en la publiko kaj en la regiona eduka administrejo. Plurfoje temigita motivo ankaŭ estas la akcepto kaj integriĝo de novaj infanoj en la komunumon, kiu ne funkcias sen konfliktoj.

En la libroj neniam troveblas indikoj kie en Germanlingvio troviĝas la burgo kaj la ĉirkaŭaĵo, sed la toponimoj supozigas ke povus temi pri Supra Ŝvabio en sudokcidenta Germanio - la regiono norde de la Bodenlago kaj de la Alpoj. Tio aparte klaras en la tria volumo, kiam du knaboj ekvojas per bicikloj tra Svislando al Italio por rie partopreni en biciklista konkurso. La enhavo havas plurajn referencojn pri la biografio de la verkisto: Oliver Hassencamp estis lernejano en la internulejo Schloss Salem de Supra Ŝvabio, estis lernejana membro de jaz-muzikgrupo kia ĝi ekzistas en la fikcia internulejo kaj estis entuziasma biciklisto.

La libroj uzas la rakonto metodon de "flosanta tempolinio": kvankam inter la publikiĝo de la libroj parte estas tempointervalo de pluraj jardekoj, unuflanke la "nuntempo" de la ĵus publikita libro identas kun la jaro de publikiĝo kaj aliflanke evidente ekde la enhavo de la antaŭaj libroj apenaŭ pasis tempo. La "nuntempo" de la serio do kvazaŭ "flosas" tra la tempo. Tio ne nur kaŭzas ke la personaĵoj (kontraste ekzemple al la libroserio pri Harry Potter) ne aŭ apenaŭ pliaĝiĝas, kaj ke la unuopaj lernejanoj ĉiam restas en la sama lerneja jaro, sed ankaŭ ebligas enkonduki novajn teknikaĵojn en la libran "universon", kiuj praktike ankoraŭ tute ne uzatis en 1959, kiam publikiĝis la unua volumo.