Burgauberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Burgauberg, hungare Burgóhegy [burgOhedj] estas iama vilaĝo, nun parto de Burgauberg-Neudauberg en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Bazaj informoj

Situo

Burgauberg situas laŭ rojo. Güssing troviĝas je 23 km-oj.

Historio

Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. Longe tie ne formiĝis vilaĝo, nur estis vitejo kun kelke da domoj. En 1713 pesto okazis. Nur en 1795 la loko iĝis vilaĝo. En 1782 loĝis tie 320 homoj en 66 domoj, en 1804 464 homoj en 83 domoj. Ĝis fine de la hungara erao doganejo funkciis tie. En 1910 loĝis en Burgóhegy 742 loĝantoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al Germanio). Burgauberg kaj Neudauberg formis novan komunumon Burgauberg-Neudauberg en 1971.

Vidindaĵoj