Butiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meblo-butiko en Seatlo (Usono)

Butiko estas ĉiu loko, kiun oni uzas por detale komerci, ĉu domo ĉestrata, ĉu en pli granda domo. Butiko estas malgranda aŭ mezgranda vendejo ĝenerale destinata al vendo al privatuloj de unu tipo da varoj.

En iuj butikoj laboras metiistoj, kiuj aĉetas krudmaterialojn (lignon, ledon, ŝtofon, metalon...) aŭ nutraĵon (viandojn, legomojn, farunon, ...) kaj prilaboras ilin, antaŭ vendi finlaboritajn produktaĵojn. Aliaj butikistoj aĉetas varojn pogrande, kaj vendas ilin pomalgrande.

Vidu ankaŭ