CQD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

CQD (de la angla Come Quickly Distress = Venu rapide, krizo), en Morsa kodo: ―‧―‧     ― ―‧―     ―‧‧ estis la unua alarmsignalo por telegrafia komunikado. Ĝi estis kreita la 7-an de januaro 1904 per la "Cirkulero 57a" de la Marconi International Marine Communication Company, kaj komence uzata la 1-an de februaro de la sama jaro.

Anglalingve, la literoj CQ, sonas kiel la frazo seek you ([ci kju]) = serĉas vin, kaj estas ĉiam nuntempe uzata de la radio-amatoroj por iniciati komunikon. La literon D oni aldonas por signifi "danĝero" aŭ "krizo".

Kvankam tutmonde uzata, CQD estis neniam elektita kiel internacia normo. Dum la dua Internacia Kunveno pri Radiotelegrafio (Berlino, 1906), la germana alarmsignalo: ‧‧‧ ― ― ― ‧‧‧ (konata kiel SOS) estos adoptita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]