CUPS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CUPS

Aŭtoro Michael Sweet (Easy Software Products)
Programisto Apple Inc.
Lasta stabila versio 2.3.3
(27-a de aprilo 2020)
Operaciumo Unikso-similaj, Windows, ArcaOS
Programlingvo C
Programtipo Printservilo
Permesilo Apaĉa Licenco
Retejo https://openprinting.github.io/cups/
vdr

CUPS (antaŭe akronimo por Common UNIX Printing System) estas modula printila sistemo por Unikso-similaj komputilaj operaciumoj kiu ebligas al komputilo funkcii kiel printservilo. Komputilo prizorganta CUPS estas gastiganto kiu povas akcepti print-taskojn de klientaj komputiloj, prilabori ilin kaj sendi ilin al la taŭga printilo.

CUPS konsistas el printbufro kaj taskoplanilo, filtrila sistemo kiu konvertas la printdatenojn al formato kiun la printilo komprenos, kaj interna sistemo kiu sendas ĉi tiujn datumojn al la print-aparato. CUPS uzas la Interretan Printilan Protokolon (IPP) kiel bazon por administri print-taskojn kaj atendovicojn. Ĝi ankaŭ disponigas la tradiciajn komandliniajn interfacojn por la print-sistemoj Uniks-Sistemo V kaj Berkeley, kaj disponigas subtenon por la Polini-Printil-Demona Protokolo de Berkeley print-sistemo kaj limigitan subtenon por la protokolo Servil-Mesaĝa Bloko (SMB). Sistemadministrantoj povas agordi la pelilojn kiujn CUPS liveras redaktante tekstajn dosierojn en formato PPD (PostScript Printer Description) de Adobe. Estas kelkaj uzantinterfacoj por malsamaj platformoj kiuj povas agordi CUPS, kaj ĝi havas enkonstruitan ret-bazitan interfacon. CUPS estas libera programaro, provizita sub Apaĉa Licenco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]