Cabrejas del Campo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabrejas del Campo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 2° 16′ U (mapo)41.681111111111-2.2694444444444Koordinatoj: 41° 41′ N, 2° 16′ U (mapo) [+]
Alto 991 m [+]
Areo 17,87 km² (1 787 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabrejas del Campo (Provinco Sorio)
Cabrejas del Campo (Provinco Sorio)
DEC
Cabrejas del Campo
Cabrejas del Campo
Situo de Cabrejas del Campo
Cabrejas del Campo (Hispanio)
Cabrejas del Campo (Hispanio)
DEC
Cabrejas del Campo
Cabrejas del Campo
Situo de Cabrejas del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabrejas del Campo [+]
vdr

Cabrejas del Campo [kaBREĥas delKAMpo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Cabrejas del Campo estas etimologie komprenebla kiel Kapretoj de la Kamparo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Cabrejas del Campo en la provinco Sorio.
Ojuel.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 48 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 320 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 24 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Cabrejas del Campo kaj Ojuel [oĤŬEL]. Ĝi limas kun Candilichera, Aldealafuente, Aliud kaj Almenar de Soria.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Soria formante parton de la Sexmo de Lubia.​

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Ojuel.

Ĝi havis fervojon el 1895 ĝis 1985.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la gotika preĝejo kun gotika retablo el plurkolora ŝtono, unika en la provinco, tradicia arkitekturo, ermitejo, gvatoturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]