Narros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Narros
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42189
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 2° 18′ U (mapo)41.848611111111-2.2944444444444Koordinatoj: 41° 51′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 113 m [+]
Areo 13,22 km² (1 322 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Narros (Provinco Sorio)
Narros (Provinco Sorio)
DEC
Narros
Narros
Situo de Narros
Narros (Hispanio)
Narros (Hispanio)
DEC
Narros
Narros
Situo de Narros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Narros [+]
vdr

Narros [NAros] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco, atribuita foje ankaŭ al la subkomarko Almarza. La loknomo Narros estas etimologie komprenebla kiel Navaranoj (alude al la navara deveno de reloĝantoj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Narros en la provinco Sorio.
La palac-domo.
La preĝejo de Sankta Johano.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 48 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 220 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 24 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Almajano (okcidente) kaj Suellacabras (oriente).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 53 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.​ En la frua dokumento ĝi aperas literumita Naharros,[1] formante parton de la Sexmo de San Juan.

En la censo de 1842 estis 71 familioj kaj 280 lokanoj.

En Julio 2011 la apuda montaro Sierra del Almuerzo suferis incendion kiu detruis 138 hektarojns, kaj preskaŭ devigis senhomigi la loĝlokon.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, tradicia arkitekturo, la palac-domo Oranĝoduono kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kio konfirmas la etimologion de Navaranoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]