Calista Flockhart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calista Flockhart
Persona informo
Calista Flockhart
Naskonomo Calista Kay Flockhart
Naskiĝo 11-an de novembro 1964 (1964-11-11) (59-jaraĝa)
en Freeport
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Mason Gross School of the Arts • Universitato Rutgers • Shawnee High School vd
Familio
Patro Ronald Flockhart vd
Edz(in)o Harrison Ford vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Laborkampo aktoro vd
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Calista Kay FLOCKHART (11a de Novembro, 1964)[1] estas usona aktorino. Ŝi estas ple bone konata por la ludado de la titolrolulo en la televida serio de Fox Ally McBeal (1997–2002), pro kiu ŝi ricevis la premion Ora Globo en 1998 kaj estis trifoje nomumita por la premio Primetime Emmy por Elstara Ĉefa Aktorino en Komedia Serio. El 2006 ĝis 2011, ŝi stelulis la rolon de Kitty Walker en la drama serio de ABC nome Brothers & Sisters, kaj inter 2015 kaj 2021, Flockhart aperis kiel Cat Grant en la dramo pri superheroo nome Supergirl. En kino, ŝi estas konata pro roloj en The Birdcage (1996), A Midsummer Night's Dream (1999), kaj Things You Can Tell Just by Looking at Her (2000).

Flockhart profesie debutis en teatro en Novjorko, aperante en Beside Herself kun Melissa Joan Hart, en la Circle Repertory Theatre. Du jarojn poste, Flockhart aperis en la televida filmo Darrow. Kvankam ŝi poste aperis en filmoj Naked in New York (1993) kaj Getting In (1994), ŝia unua grava parolanta parto en filmo okazis en Quiz Show, reĝisorita de Robert Redford.

Flockhart debutis en Broadvejo en 1994, kiel Laura en The Glass Menagerie. Flockhart ricevis premion Clarence Derwent pro sia ludado. En 1995, Flockhart aktoris kun aktoroj kiel Dianne Wiest kaj Faye Dunaway kiam ŝi aperis en la filmo Drunks. En 1996, Flockhart aperis kiel filino de la roluloj de Dianne Wiest kaj Gene Hackman en The Birdcage. Poste tiun jaron, Flockhart stelulis en Jane Doe kiel drogmaniulo, kvankam ĝi ne estis publikigita ĝis 1999, ĉirkaŭ tri jarojn post la fino de filmado. En tiu jaro ŝi plue laboris en Broadvejo, ludante la rolon de Nataŝa en Tri fratinoj de Anton Ĉeĥov.

Laborinte por famaj serioj Ally McBeal kaj Brothers & Sisters, ŝi laboris por la rolo de Heleno en A Midsummer Night's Dream, kinversio en 1999 de la teatraĵo de Shakespeare.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1993 Naked in New York Aktorstudento
1994 Clear Cut
1994 Gettin In Amanda Morel
1994 Quiz Show Barnard Girl
1995 Pictures of Baby Jane Doe Jane
1995 Drunks Helen
1996 The Birdcage Barbara Keeley
1996 Milk & Money Christine
1997 Telling Lies in America Diney Majeski
1999 A Midsummer Night's Dream Helena
2000 Things You Can Tell Just by Looking at Her Christine Taylor
2004 The Last Shot Valerie Weston
2005 Fragile Amy Nicholls

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo Notoj
1989 Guiding Light Elise
1991 Darrow Lillian Anderson Filmo
1992 Lifestories: Families in Crisis Mary-Margaret Carter Epizodo: "The Secret Life of Mary Margaret: Portrait of a Bulimic"
1997–2002 Ally McBeal Ally McBeal ĉefrolo (112 epizodoj)
1998 The Practice Ally McBeal Epizodo: "Axe Murderer"
2000 Happily Ever After: Fairy Tales for Every Child Vanna Van (voĉo) Epizodo: "Rip Van Winkle"
2000 Saturday Night Live Ŝi mem (gastiganto) Epizodo: "Calista Flockhart / Ricky Martin"
2001 Bash: Latter-Day Plays Sue Filmo
2006–2011 Brothers & Sisters Kitty Walker Ĉefrolo (110 epizodoj)
2014 Robot Chicken Dro. Ryan Stone / Smurfette / Rebecca Cunningham (voĉo) Epizodo: "Batman Forever 21"
2014 Web Therapy April Keating Epizodoj: "Lost on the Young" kaj "Judicial Oversight"
2015 Full Circle Ellen Kelly-O'Rourke 5 epizodoj
2015–2018, 2021 Supergirl Cat Grant
2015 The Penguins of Madagascar Doris (voĉo) Epizodo: "The Penguin Who Loved Me"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Calista Flockhart Bio". A&E Television Networks 2015. Arkivita el la originalo en 23a de Marto, 2018. Alirita la 7an de Marto, 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]