Camagüey (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Camagüey (provinco).
Camagüey
Placo Ignacio Agramonte

Camagüey (aŭ Kamagvejo kiel preferas esperantistoj) estas urbo de Kubo de la centr-orienta regiono de la lando kaj samnoma provinco. La urbo estis fondita la 2-an de februaro de la jaro 1514 de Diego Velázquez sub la nomo Santa María del Puerto del Príncipe komence ĉe la marbordo sed iom pli malfrue pro la ofta invado de korsaroj kaj piratoj la urbo estis translokigita al la interno ĉe indiĝena vilaĝeto nomata Camagüey kaj de tie ĝia nova nomo kaj estis la tria inter la unuaj sep vilaĝoj fonditaj de la hispanaj konkerantoj.

Nuntempe la urbo havas ĉ. 325 mil loĝantojn kaj estas la dua plej granda post Havano kaj tria plej grava post Havano kaj Santiago de Cuba.

La tipa kamagvejano diferenciĝas de la aliaj kubanoj ĉefe pro la malsama akĉento en la uzado de la hispana lingvo. La urbo multe kontribuis/as al la riĉaj kubaj historio kaj kulturo:

En tiu ĉi urbo aperis la unua kuba literatura verko Espejo de Paciencia (Pacienca Spegulo) de Silvestre de Balboa, kanariano loĝanta en Kubo, poetoj kiaj Gertrudis Gómez de Avellaneda, Aurelia Castro kaj Nicolás Guillén; pentristoj kiel Fidelio Ponce; la dua kompanio de kuba klasika baleto, diversaj trupo de tradiciaj kaj modernaj dancoj; ĥoroj, teatraj trupoj kaj artgalerioj inter multaj aliaj.