Camilla de Rossi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camilla de Rossi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1669 (1669-11-30)
en Romo
Morto 30-an de novembro 1709 (1709-11-30) (40-jaraĝa)
en Vieno
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Camilla de ROSSI (fl. 1670 - 1710) estis itala komponistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 67 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


La sola konata biografia detalo pri Camilla estas ŝia roma civitaneco. Ŝi ĉiam subskribis la kovrilojn de siaj manuskriptoj kiel ‘Romana’, virino de roma deveno. Ŝi probable havis muzikan trejnadon per kordinstrumentoj, kiel pruvas ŝia esplorado de unikaj instrumentaj koloroj en siaj komponaĵoj. La doktorino Barbara Garvey Jackson priskribis tion kiel ŝian "fervoran intereson”.

Camilla de Rossi uzis kordorkestron kun kontinua baso kaj diversaj instrumentoj, kiel ŝaljumo (venta instrumento el kano kun speciala sono), ‘arciliuto’ (tenora liuto), trumpetoj, hobojo. Ŝia oratorio, Il Sacrifizio di Abramo, malkaŝas tian specifan scion kaj preferon por kordaj instrumentoj, sed ankaŭ ŝi postulas du ŝaljumojn, instrumenton kiu aŭdiĝis en Vieno la unuan fojon en 1707, jaron antaŭ ol ŝia oratorio estis prezentita en 1708.

Ĝis nun estas tute nekonate kie ŝi akiris ĉi tiujn kapablojn kiel muzikistino kaj komponistino. Sed oni scias, ke diversaj virinoj - kelkaj kanonikinoj - komponis muzikon en norda Italio kaj Aŭstrio dum la periodo 1670-1725. Ili komponis oratoriojn en Vieno en la frua 18-a jarcento, komisiite de la imperiestro Jozefo la 1-a de Aŭstrio. Kvankam ĝis nun mankas specifaj biografiaj informoj, estas konataj kvar nomoj de ĉi tiuj komponistinoj, inter kiuj la nomo de Camilla de Rossi ĉiam aperas. La aliaj tri komponistinoj estas:

  • Caterina Benedicta Grazianini (1685-1715), itala komponistino de kiu estas konata nur du oratorioj kaj itala uverturo, por kvar solistoj kaj korda orkestro.
  • Maria Anna de Raschenau (fl.1690) aŭstria kanonikino, ĥorestrino kaj komponistino. Ŝi verkis oratorion, kiu estis prezentita por la unua fojo en 1703. La partituro estis en la Aŭstra Nacia Biblioteko, sed nuntempe ĝi perdiĝis, same kiel du aliaj oratorioj kaj du sekularaj verkoj ŝiaj.
  • Maria Margherita Grimani (1680 - ĉ. 1720) itala komponistino. Inter ŝiaj komponaĵoj estas la unua opero verkita de virino prezentita en la Viena Kortega Teatro. La opero, specife drameca verko, ‘Pallade e Marte’, estis prezentita en la naskiĝtago de la imperiestro Karlo la 6-a en 1713. Ĝi estis kompilita por du voĉoj, hobojo kaj kordorkestro. Ŝiaj oratorioj ankaŭ estis prezentitaj en la Imperiestra Teatro.

Camilla de Rossi estas el tiu kvaropo la komponistino kiu havas senkompare la plej pluvivajn verkojn. Ili estas kvar oratorioj por solvoĉoj kaj orkestro, ĉiuj komisiitaj de la imperiestro Jozefo la 1-a de Aŭstrio por Sankta Semajno kaj aliaj preĝejaj festoj, kiuj estis prezentitaj ĉe la Imperiestra Kapelo en Vieno. Ŝia unua oratorio, Santa Beatrice d'Este (1707), estis komisiita de la imperiestro kaj poste prezentita en Peruĝo en 1712. Il sacrifizio di Abramo estis verkita por la Sankta Semajno en 1708 kaj uzis du ŝaljumojn, por interesa sonefiko.

La sekvan jaron ŝi estis libretisto kaj komponistino de ‘Il figliuol prodigo’ (1709). Ŝiaj du lastaj konataj verkoj estas ‘San Alessio’ (1710) kaj ‘Fra dore e fileno’, kantato por du voĉoj kaj kordoj. Ĉiuj ŝiaj oratorioj estis verkitaj por solvoĉoj kaj orkestro alternante inter recitativoj kaj arioj, ŝi neniam uzis koruson.

Laŭ Wellesz tiuj komponistinoj, kiuj verkis oratoriojn en la Vieno de la frua 18-a jarcento, ne estis dungitaj de la kortego. Ili estis tre talentaj virinoj kiuj brilis en la Teatro de Vieno kaj briligis la imperiestran kortegon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Oratorios, por solistaj voĉoj, orkestro (MSS incl. Kelkaj libs kaj orch pts en -Wm; arias ed. B.G. Jackson en Arias de Oratorios de Virinaj Komponistoj de la 18-a jarcento, Fayetteville, AR, 1987–99):
  • Santa Beatrice d'Este (Benedetto Pamphili), 1707, ed. B.G. Jackson (Fayetteville, 1986);
  • Il sacrifizio di Abramo (F. Dario), 1708, ed. B.G. Jackson (Fayetteville, 1984);
  • Il figliuol prodigo (C. De Rossi),1709;
  • Sant'Alessio, 1710;
  • Frà Dori, e Fileno (fariseismo.), S, , Str orch, D-Dl, ed. B.G. Jackson (Fayetteville, 1983)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Rossi, Camilla de: Sinfonia [kun lute] de "Il Sacrifizio di Abramo, Perf. Terrie Baune, Judith Nelson kaj la Golfetaj Areaj Virinoj-a Philharmonic. Providenco, RI. Newport Klasikaĵo, 1990
  • Oratorio "Sant'Alessio", perf. Ensemblo Musica Fiorita, Daniela Dolci, direktoraj (solistoj Graham Pushee, countertenor; Rosa Dominguez, sopranulo; Agnieszka Kowalezyk, sopranulo; William Lombardi, tenorulo), pataj klasikaĵoj 510 136, 2001
  • "Il Sacrifizio di Abramo", Weser-Renesanco, Manfred Cordes, dirigentaj (Solistoj Susanna Rydén, sopranulo; Rolf Popken, alto; Jon Strömberg, tenorulo), Klasikaĵo Produktion Osnabrück, cpo 999 3712, 1996
  • Santa Beatrice d'Este, Musica Fiorita; Daniela Dolci, dirigento; (Solistoj Graciella Oddone: Santa Beatrice, sopranulo; Denis Lakey: countertenor), ORFa Eldono Alte Musik, KD 3092

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jackson, Barbara Garvey: "Camilla de Rossi," Boska Muziko Enreta (1/28/07), http://www.grovemusic.com
  • Jackson, Barbara Garvey: "Camilla de Rossi," Komponistoj portita 1600–1699, Nov-Jorko, G.K. Halo, 1996, ed. Sylvia Glickman kaj Martha Furman Schleifer.
  • Jackson, Barbara Garvey, Arias de oratorios de virinaj komponistoj de la dekoka jarcento. Vols. 1, 2, 3, 4, 5, 7. Fayetteville, Arkansaso, ClarNan Eldonoj, 1987–1999. Volumo 1 ankaŭ inkluzivas Catterina Benedetta Grazianini kaj Maria Margharita Grimani
  • Jackson, Barbara Garvey. "Oratorios de Komando de la Imperiestro: La Muziko de Camilla de Rossi," Nuna Muzikologio 42 (1986), 7–19.