Canadian Airlines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canadian Airlines
IATA
CP
ICAO
CDN
Voksigno
Canadian
Fondita 1987
Naboj flughavenoj de Toronto kaj Vankuvero
Alianco oneworld
Aviadilaro 83 [1]
Cellokoj
Ĉefsidejo Calgary (Kanado)
Ĉefuloj
vdr

La entrepreno Canadian Airlines - kutime mallonge simple angle Canadian respektive france Canadien - estis kanada flugkompanio kun sidejo en Calgary. Ĝi ekestis en 1987 el fuzio de la tri kompanioj Canadian Pacific Air Lines (CP Air), Nordair kaj Pacific Western Airlines (PWA). La 1-an de februaro 1999 la flugkompanio estis fondomembro de la flugkompania alianco "oneworld". En januaro 2001 la kompanio estis integrigita en la kompanion Air Canada.

La flugoj de la kompanio havis la IATA-mallongigon CP; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estis CDN.

Emblemo

Por konsideri la interesojn de la franclingva loĝantaro de Kanado, aparte en Kebekio, la kompanio pluuzis la ruĝan sagan emblemon (>) de la antaŭa entrepreno Pacific Western Airlines en sia kompania emblemo. La uzo de la ruĝa sago en la nomo "Canadi>n" permesis kaj la anglalingvan interpreton "Canadian" kaj la franclingvan "Canadien".

Notoj

  1. fine de 2000, tuj antaŭ la integrigo en la kompanion Air Canada