Canmore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Canmore (Alberto))
Canmore
angle: Canmore
urbo
Vido al Canmore
Oficiala nomo: Canmore
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Alberto
Regiono Albertaj Rokoj
Distrikto Bighorn No. 8
Montaro Kanada Rok-montaro
Transporto -
 - ŝoseo Trans-Kanada Ŝoseo
 - fervojo Kanad-Pacifika Fervojo
Najbaras kun Kananaskis
Rivero Bow
Situo Canmore
 - koordinatoj 51° 05′ 01″ N 115° 22′ 05″ U / 51.08361 °N, 115.36806 °U / 51.08361; -115.36806 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 480 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 1 350 m s. m.
Areo 68,90 km² (6 890 ha)
Loĝantaro 12 288 (2011)
Denseco 178,35 loĝ./km²
Nacia parko Nacia Parko Banff
Orogenenezo
montariĝo
Tri Fratinoj
Korporaciiĝo 1965
Gvidantaro Urbokonsilio de Canmore
Urbestro Ron Casey
Horzono UTC (UTC-7)
 - somera tempo UTC (UTC-6)
Poŝtkodo T1W
Telefona antaŭkodo +1-403
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Vikimedia Komunejo: Canmore
Retpaĝo: www.canmore.ca
Map
Ĉefstrato en Canmore
Montaro Tri Fratinoj vidataj el Canmore

Canmore estas urbeto en Alberto (Kanado) kun 11.442 daŭraj loĝantoj (laŭ municipa censo de 2005) kaj 3.790 nedaŭraj loĝantoj. Ĝi troviĝas tuj oriente de la mondfama Nacia Parko Banff, ĉ. 110 km okcidente de Kalgario kaj tuj norde de la regiono Kananaskis. La urbeto situas en la Valo Bow, tiel nomata laŭ la Rivero Bow kiu ĝin trafluas. Ĝia monta pejzaĝo konatiĝas unuavice pro la Monto Tri Fratinoj tuj sude de la urbo.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Canmore estas inter la plej grandaj urbetoj de Alberto, eĉ pli granda ol pluraj urboj de ĉi tiu provinco. Zorgoj pro la kreskado de ĉi-urbo meze de la protektita tereno de nacia kaj provinca parkoj kaŭzis ke la urba konsilantaro leĝe limigis estontan kreskadon; oni atendas ke la urbeto atingos maksimuman evoluon post la kompletiĝo de la domaroj SilverTip kaj Three Sister Mountain Village iam inter 2015 kaj 2020. La klimato de Canmore estas relative milda kompare kun la plej multaj regionoj de Kanado, kun temperaturoj en la plej malvarmaj tagoj meze nur -8 C kun tre malalta humideco kaj someroj varmaj kaj sekaj; oni diras ke ĉi tiu regiono havas 330 tagojn da suno ĉiujare (meze). Turistoj vizitas la regionon pro la bela pejzaĝo kaj bonegaj eblecoj por sportado. Oni povas promeni de unu finaĵo de la urbo ĝis la alia dum horo: la urbetcentro estas unu longa vojo ĝenerala konata kiel "Ĉefa Strato" (kvankam sur iuj mapoj ĝi portas la nomon "8-a Strato"). Oni povas aŭte atingi Canmore dum 20 minutoj de Banff, dum horo de Kalgario kaj ĉ. kvar horoj de Edmontono.

Multaj kinofilmoj filmiĝis proksime al Canmore, inter ili Brokeback Mountain, Open Range, The Edge, Legends of the Fall, Shanghai Noon, Mystery Alaska, Snow Dogs, kaj la pilota epizodo de la televizia serio Everwood. La urbeto ankaŭ konatiĝis pro la forpasinta John Morgan de la Royal Canadian Air Farce kaj lia lakona karaktero "Mike from Canmore".

Inter la sovaĝaj bestoj en la ĉirkaŭaĵo de Canmore estas kojotoj, sciuroj, kanadaj cervoj, leporoj, kaj diversaj birdoj.

Nordia Centro de Canmore[redakti | redakti fonton]

La Nordia Centro de Canmore provizas mond-rangajn vojetojn por uzado de transgrundaj skiistoj, montbiciklistoj, kaj migrantoj. Ĝi havas la statuson de provinca parko, kaj ĝin administras la registara agentejo Alberta Development.

Vintra Olimpiko de 1988[redakti | redakti fonton]

En Canmore oni konstruis instalaĵojn por la Vintra Olimpiko 1988 en kiu oni okazigis la konkursojn de transgrunda skiado kaj biatlono. Oni renovigis la instalaĵojn en 2005 por la Alberta Centjara Mondĉampioneco de transgrunda skiado. La Centro gastigas naciajn trejnadojn por la kanadaj teamoj por biatlono kaj transgrunda skiado; aldone ĝi provizas instalaĵojn por somera kaj vintro sporto al la ĝenerala publiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Nacia Parko Banff Monto Grotto Cochrane
Banff

North
West  Canmore  East
South

Trans-Kanada Ŝoseo
Exshaw
Kalgario
Nacia Parko Banff Kananaskis (Alberto) Provinca Parko de Valo Bow