Carlos Saavedra Lamas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carlos SAAVEDRA LAMAS (Bonaero, 1-a de novembro 1878 - 5-a de majo 1959) estis argentina politikisto, diplomato kaj juristo. Li ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 1936.

Carlos Saavedra Lamas

Li studis Juron en la Universitato de Bonaero. Li estis deputito kaj poste Ministro de Justico kaj Publika Instruo (1915) kaj de Eksteraj Rilatoj (1932 - 1938), dum la prezidenta periodo de Agustín P. Justo.

Kiel Ministro li prezidis la Konferencon de Paco de Ĉako, en kiu partoprenis la registaroj de Brazilo, Ĉilio, Peruo, Urugvajo kaj Usono, dum kiu subskribiĝis armistico, kiu finis la Ĉakan Militon (1932 - 1935).

Li inspiris la t.n. Kontraŭmilitan Pakton Saavedra Lamas, subskribitan de 21 landoj, kaj kiu fariĝis internacia jura ilo kontraŭ la milito.

Pro tiuj ĉi agadoj li ricevis la Nobelpremion pri Paco en 1936.

Li poste dediĉis sin al la universitata kaj akademia vivo.