Catch-22

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Catch-22 (tradukita Esperanten kiel Kapto-22) estas satira romano fare de la usona verkisto Joseph Heller. Ĝi priskribas la vivojn de pluraj soldatoj dum la dua mondmilito, mokridante la burokration kiu penetras en la usonan milististaron. Hodiaŭ la romano konatas kiel unu el la plej bonaj kaj "klasikaj" verkoj de la angla lingvo.

Ĝi skribitas je la tria persono. La rakonta fadeno ne sekvas kronologion, kvazaŭ hazarde rakontante aferojn kiuj okazis antaŭ la komenco de la rakonto (historio).

La termino Catch-22 iĝis vorto en la angla lingvo kiu signifas "probleman situacion, kies sola solvo estas nuligita per aŭ regulo aŭ cirkonstanco ekzistanta en la situacio mem."