Cervia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cervia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo (2005)
Provinco RA Raveno (2005)
Geografia situo 44° 15′ N, 12° 22′ O (mapo)44.2512.366666666667Koordinatoj: 44° 15′ N, 12° 22′ O (mapo)
Alto super marnivelo 3 m
Areo 82 (2005) km²
Loĝantaro 28 983 (2023)
Loĝdenso 352 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Cannuzzo, Castiglione, Milano Marittima, Montaletto, Pinarella, Pisignano, Savio, Tagliata, Tantlon, Terme, Villa Inferno (2005)
Najbaraj komunumoj Cesena (FC), Cesenatico (FC), Ravenna (2005)
Patrono San Paterniano
Festa tago 13-a de novembro (2005)
Nomo de loĝantoj cervesi
Poŝtkodo 48015
Imposta kodo C553
Kodo laŭ ISTAT 039007
Telefona prefikso 0544
Retpaĝo http://www.comunecervia.it/
Loko en mapo
vdr

Cervia estas komunumo de Italio.

La historio de Cervia estas ligita al produktado de salo. La salproduktejoj ŝajne jam funkciis dum la etruska epoko kaj certe jam estis firme establiĝintaj dum la romia epoko. Verŝajne ekzistis loĝejoj, aŭ eble kolonioj, por la laboristoj de la salproduktejoj, ankaŭ tiuj porsezonaj.

Ĝis la tuta romia epoko la urbo konservis sian grekan nomon, Ficocle. Ficocle estis detruita de la guberniestro Teodoro en 709 kaj poste, kun la nomo Cervia, estis konstruita kiel fortikigita urbo, ĝuste en la mezo de la salproduktejoj. En 1697 la papo Inocento la 12-a ordonis konstrui la nuntempan urbon en loko pli sana.

Cervia kaj Esperanto

Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo dufoje okazis ĉi-tie: unuafoje en 1991 (15-a IJF) kaj duafoje en 2012 (36-a IJF).

Komunuma palaco