Château-Thierry

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Château-Thierry

{{{bildo-priskribo}}}

Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Pikardio
Departemento Aisne (subprefektejo)
Arondismento Arondismento de Château-Thierry
(ĉefurbo)
Kantono Kantono de Château-Thierry
(ĉefurbo)
Urbestro Jacques Krabal (2008-2013)
Interkomunumreto Communauté de communes de la Région de Château Thierry
Poŝtkodo 02400
Kodo laŭ INSEE 02168
Demografio
Loĝantaro 14 967 (1999)
Loĝdenso 904 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
49°02′N 3°24′O  /  49.033°N, 3.4°O / 49.033; 3.4 (Château-Thierry)
Alto 63 m (de 59 m al 222 m)
Areo 1 655 ha (16,55 km²)
Situo de Château-Thierry en Francio
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Blazono de Château-Thierry

Château-Thierry estas franca komunumo lokita en la departemento Aisne kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.

En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj CastrothéodoriciensCastelthéodoriciens. La urbo havas ĉirkaŭ 15 000 loĝantojn.

Enhavo

[redakti] Geografio

Château-Thierry troviĝas proksimume 90 kilometrojn nordoriente de Parizo, kaj 60 kilometrojn de Reims, ĉe la aŭtovojo A4. Château-Thierry estas trafluata de la rivero Marno : kvankam en Pikardio, la urbo ankaŭ estas iasence krucvojo inter Francilio kaj Ĉampanjo.

[redakti] Historio

La nomo de la urbo devenas de Tierio la 4-a, la lasta merovida reĝo, kiu estis enkarcerigita tie en kastelo fare de Charles Martel, tiel anoncante la alvenon de la karolida dinastio. Château-Thierry estas la naskiĝloko de la fabelisto Jean de La Fontaine, kaj situis dum la Unua mondmilito en la regiono de la batalo de la Marno.

Dum la Franca Revolucio de 1789, la urbo estis renomita Château-Égalité ("Kastelo-Egaleco").

[redakti] Administrado

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
2008 Jacques KRABAL PS


1989 2008 Dominique JOURDAIN PS


1971 1989 André ROSSI UDF deputito


1965 1971 Pierre LEMERET PCF


1959 1965 André PICHARD


1947 1959 Paul DASCQUE


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


[redakti] Vidindaĵoj

Ekzistas en Château-Thierry pluraj historiaj monumentoj. La plej menciindaj estas :

  • La ruinoj de la malnova kastelo (klasifikita en 1932).
  • La malnova monaĥinejo de la Kapucenoj (klasifikita en 1988).
  • La preĝejo Saint-Crépin (klasifikita en 1957).
  • La domo "Jean de La Fontaine" (klasifikita en 1910).
  • La urbopordo Saint-Jean (klasifikita en 1921).

[redakti] Lokaj famuloj

Château-Thierry estas la naskiĝloko de Jean de La Fontaine. Aliaj menciindaj lokaj famuloj estas :

[redakti] Ĝemelurboj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj