Chartres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chartres
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Centro
Departemento Eure-et-Loir
Arondismento Chartres
Kantono Chartres-Nordoriento
Chartres-Sudokcidento
Chartres-Sudoriento
Mainvilliers
Komunumaro Communauté d'agglomération Chartres métropole
Urbestro Jean-Pierre Gorges (2008–2014)
Insee-kodo 28085
Poŝtkodo 28000
Demografio
Loĝantaro 38 931 (2010)
Loĝdenso 2 310,4 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 27′ N, 1° 29′ O (mapo)48.446671.48833Koordinatoj: 48° 27′ N, 1° 29′ O (mapo)
Alteco 121 ĝis 161 m
Areo 16,85 km2
Situo
Chartres (Francio)
Chartres (Francio)
DEC
Map
vdr

Chartres [ʃaʁtʁ] (aŭ esperante: Ĉartro) estas franca komunumo, kiu situas 90 km sudokcidente de Parizo. Ĝi estas la plej granda urbo kaj la prefektejo de la departemento Eure-et-Loir, en la regiono Centro. En la jaro 2010, ĝi havis 38 931 loĝantojn[1], kiuj nomiĝas en la franca lingvo Chartrains.

Chartres estas fama pro sia katedralo, elstara pro ĝiaj vitraloj. La turoj de la katedralo videblas de malproksime super la ebena pejzaĝo de la natura regiono Beauce.

Geografio

Chartres estas la tradicia ĉefurbo de la natura, intense agrokultura regiono Beauce.

Monumentoj

La katedralo de Chartres

La plej fama monumento en Chartres estas la katedralo Notre-Dame, konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ĝi estas rimarkinde bone konservita kaj elstara ekzemplo de gotika arkitekturo. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1862[2] kaj, ekde 1979, ĝi apartenas al la monda heredaĵo de Unesko[3].


Famuloj

Referencoj

  1. Insee. Populations légales 2010 - 28085-Chartres (france). Alirita 24-an de aŭgusto 2013.
  2. Datumbazo Mérimée. Cathédrale Notre-Dame (france). Alirita 24-an de aŭgusto 2013.
  3. Cathédrale de Chartres (france). Unesko. Alirita 24-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francakomunumo