Christian August Lorentzen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto de Christian August Lorentzen.

Christian August LORENTZEN (n. en 1746 - m. la 8-an de majo 1828) estis dana pentristo de la fino de la 18-a jarcento kaj komenco de la 19-a jarcento.

Lorentzen fariĝis artprofesoro en la Reĝa Dana Akademio de Arto de Kopenhago. Li tie instruadis arton al pluraj estontaj majstroj, inkluzive de Martinus Rørbye kaj Caspar David Friedrich. Li dum sia kariero vizitis interalie Nederlandon, Belgion, Francion kaj Italion.