Christoph Martin Wieland
Christoph Martin Wieland (* 5-a de septembro 1733 en Oberholzheim ĉe Laupheim; mortis en 20-a de januaro 1813 en Vajmaro) estis germana poeto, tradukisto kaj eldonisto de la epoko de klerismo.
Graveco
Wieland estis – krom Gotthold Ephraim Lessing, Georg Christoph Lichtenberg kaj Immanuel Kant – la plej grava kaj rezonkapabla verkisto de la klerismo en la germanlingvaj landoj kaj la plej aĝa de la klasika kvaropo de Vajmaro (svd. ankaŭ Johann Gottfried Herder, Johann Wolfgang Goethe, Friedrich Schiller).
Loĝejoj
Antaŭ ol iri al Vajmaro - respektive sur la bieno de Oßmannstedt - li agadis ankaŭ en Erfurto, kie li loĝis en la Gastejo ĉe la maljuna cigno.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Christoph Martin Wieland en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Arno-Schmidt-Referenzbibliothek kun eldono de la kompleta verkaro kiel PDF-represaĵo
- Wieland Gesellschaft e.V
- Der Teutsche Merkur (1773-89)
- Der Neue Teutsche Merkur (1790 - 1810)
- Komentita ligilaro de la Universitätsbibliothek der Freien Universität Berlin