Csehimindszent
Csehimindszent (ĉehimindsent) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár. La loknomo signifas hungare: ĉeĥa-ĉiuj-sanktuloj.
Bazaj informoj
Situo
Csehimindszent situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Laŭ la vilaĝnomo oni supozas, ke ĉeĥoj fondis la komunumon. La katolika preĝejo nomumis la vilaĝon: Ĉiuj Sanktuloj.
Vidindaĵo estas apud la vilaĝo baroka kastelo de Mesterházy, kiu poste trakonstruiĝis al eklektika stilo. En la vilaĝo naskiĝis János Pehm, kiu iĝis kardinalo József Mindszenty.
Komunumoj pri Ĉiuj Sanktuloj en Hungara reĝlando
Komunumoj pri cseh (= ĉeĥo) en Hungara reĝlando
Csehbánya | Cseherdős | Csehi | Csehimindszent | Csehipuszta |
Drávacsehi | Egercsehi | Kiscsehi | Ordacsehi | Sümegcsehi |