Egercsehi
Egercsehi (egerĉehi) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Bélapátfalva. Ĝis 1903 la vilaĝnomo estis la pli mallonga Cseh.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 10 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0529/20.2652
- Loĝantaro: 1590
- Poŝtkodo: 3341
- Telefonprefikso: 36
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo ĉe piedoj de Bükk, laŭ ĉefvojo Eger-Putnok. Bélapátfalva troviĝas 8, Borsodnádasd 10, Pétervására 16, Eger kaj Ózd po 23 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1285 en formo terra Cheh. En 1552 la turkoj detruis la vilaĝon, kiu rekonstruiĝis en 1564. En 1791 incendio okazis pro fulmo. En la 20-a jarcento minejo de terkarbo ekfunkciis.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝino de Rozario de 1734, koordinatoj: 48.0614/20.2658
- klasikisma kastelo de Beniczky (benicki) ĉ. en 1830
Famulo[redakti | redakti fonton]
Komunumoj pri cseh (= ĉeĥo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Csehbánya | Cseherdős | Csehi | Csehimindszent | Csehipuszta |
Drávacsehi | Egercsehi | Kiscsehi | Ordacsehi | Sümegcsehi |